La plej multnombra E-renkontiĝo: Universala Kongreso en Varsovio (Pollando) 1987 j., aliĝis 5946 homoj
La plej granda Zamenhof-Esperanto-Objekto: 1421 Esperanto, asteroido kun 43-kilometra diametro
La plej frua ZEO: Ŝipo Esperanto en Hispanio, konstruita kaj inaŭgurita en 1896
La plej alta ZEO: Zamenhof-monumento en Sabadell, Hispanio, el 1989; alteco: 12 m
La plej longa ZEO: Esperanto-strato en Sao Sebastiao do Cai (Brazilio); longeco: 4 kilometroj
La plej malproksimaj ZEO-j: Asteroidoj 1462 Zamenhof kaj 1421 Esperanto. Esperanto-teksto sur disko en kosmoveturilo Vojaĝanto 1 kaj Vojaĝanto 2 survoje ekster nian sunsistemon
La plej fama esperantisto: L.L. Zamenhof - iniciatinto de la lingvo Esperanto
La plej ofte uzata komputila programo por komencantoj: Kurso de Esperanto
La plej malnova Esperanto-gazeto: Espero Katolika (ekde 1903)
La plej granda E-paĝaro: Esperanta parto de Vikipedio
La plej granda Eo-Eo vortaro: PIV (Plena Ilustrita Vortaro)
La plej granda E-organizaĵo: UEA (Universala Esperanto-Asocio)
La plej vizitata retejo por komencantoj: lernu.net!
La plej sukcesa kaj uzata planlingvo: Esperanto
La plej granda laŭ eldonkvanto E-gazeto: Esperanto
Por proponi rekordon (aŭ diskuti pri ili) iru al: Lernu!-forumo